Sur la mar’ reĝas vent’,
En arbaro, silent’,
Dum la nokt’ reĝas lun’
Sur dezerto, la sun’.
En river’ reĝas flu’
En urbego, la bru’
Meze de la ĉiel’,
Sur lakta vojo, stel’.

Sed en mia koro
Reĝas nur la doloro.
Suferplena sent’,
Tristeco kaj lament’.

En reĝej’ reĝas reĝ’
Dum la ventro, la neĝ’.
En manoj de virin’
La karesoj sen fin’
Ĉar vi lasis al mi
Iom da nostalgi’,
Kaj horojn da atend’
Da senespera plend’.